2007/08/07

Meze de junio vizitis nin en Kalgario la ĉeĥa esperantisto Jiři Caletka. Li partoprenis la lundan kunvenon en kafejo Second Cup Kensington kaj vidis la urbon aparte kun Agnieszka/Maria/Paul kaj kun Milan. Post la reveno al sia hejmo en Prago li sendis multajn fotojn, de kiuj tri aperas sube. Li ankaŭ sendis leteron, kiu sekvas la fotojn.
------------------------------------------------------------------------------
The Czech Esperantist Jiři Caletka visited us in Calgary in mid June. He attended one of our Monday meetings at Second Cup Kensington and was shown the town by Agnieszka/Maria/Paul and by Milan. On returning home to Prague he sent us many pictures, of which three appear below. The letter to us accompanying the pictures follows.



Karaj Milan, Paul, Maria kaj Agnieszka kaj ceteraj membroj de la Esperanta rondeto,

Mi salutas vin el Prago kaj ankoraŭ unufoje tre dankas por agrabla tempo, kiun mi travivis kun vi en Kalgario. Kvankam mi vizitis vian urbon unuafoje en mia vivo, mi sentis min dank' al vi kiel inter malnovaj amikoj. Se nur tio estus avantaĝo de Esperanto, tio sufiĉus.

Via lando estas belega, homoj amikemaj, toleremaj kaj kun respekto al naturo. Mi estis tre kontenta kaj vizito de Kanado estos ĉiam mia granda travivaĵo. Mi skribas iomete haste ĉar morgaŭ forveturos feriumi kun familio en Karlovy Vary kaj mi volas forsendi fotojn ankoraŭ antaŭ mia forveturo. Bonvolu diri al sinjorino Dafinka ke mi jam trovis ŝian amikon, telefonis al li kaj sendis al li paketon. Ankoraŭ unufoje dankon kaj mi deziras al vi belegajn somerajn tagojn.

Amike Jiři Caletka