2007/07/07

This Sunday (July 8, 2007) Esperanto speakers of Calgary will be picnicking in Riley Park. We will meet at 2 pm at Second Cup Kensington near the Sunnyside C-Train station and from there will walk to the park for a picnic with games, song, and lively conversation in Esperanto. Please join us. Contact Paul Hopkins (cell: 923-9650) for more information.

Ĉi-dimanĉe (la 8an de julio, 2007) esperantistoj de Kalgario piknikos en Riley-parko. Ni renkontiĝos je la dua horo ĉe Second Cup Kensington proksime al C-trajna stacio Sunnyside kaj de tie promenos al la parko por pikniko kun ludoj, kantado kaj vigla konversacio en Esperanto. Bonvole venu pikniki kun ni. Kontaktu Paul Hopkins (poŝ-telefona numero: 923-9650) por pliaj informoj.

The following map shows the Sunnyside C-Train station and Riley Park; la sekva mapo montras kie estas C-trajna stacio Sunnyside kaj Riley-parko

2007/07/06

Protokolo de la fondokunveno de la Kalgaria Esperanto-Rondo

On Monday, June 11 (2007) Calgary Esperantists gathered at Second Cup Kensington and decided to create a new non-profit organization to serve our common needs (including providing information and educational materials about Esperanto to Calgarians). The following are the minutes of this meeting, as recorded by the chair of the meeting, Maria Hopkins (with linguistic polishing by her husband, Paul):

Fondokunveno de la Kalgaria Esperanto-Rondo

Loko: Second Cup Kensington (10th Street NW, Calgary)
Tempo: ekde la 19a horo

Partoprenis: Allan Simon, Milan Svejda, Jacqueline Svejda, Leena Athparia, Jean-Francois Cote, Dafinka Ilieva, Paul Hopkins, Maria Hopkins, Ivan Lagace, David Piepgrass, Desire Agbekponou

1. Ni decidas ke esperantistoj denun renkontiĝos lund-vespere en Second Cup Kensington (ĉe 10-a strato, proksime al C-Trajna stacio Sunnyside) ekde la 7a horo vespere. Aferkunveno okazos la lastan lundon de ĉiu monato.

2. Ni decidas unuanime decidas ke Allan Simon estos kalgaria kontaktulo por rilatoj kun Kanada Esperanto-Asocio.

3. Ni decidas fondi asocieton por servi la komunajn bezonojn de kalgariaj esperantistoj; la asocieto havos la nomon Kalgaria Esperanto-Rondo.

4. Ni elektas Maria Hopkins esti prezidant(in)o de Kalgaria Esperanto-Rondo.

5. Ni decidas ke Kalgaria Esperanto-Rondo havu ret-adreson, al kiuj ĉiuj aktivuloj havu aliron kaj al kiu interesitoj povu sendi demandojn, komentojn, ktp. David Piepgrass starigos la adres-konton ĉe Google Mail; la adreso estos: esperantocalgary@gmail.com

6. Ni decidas multobligi informilon pri Esperanto en angla lingvo kun la nova ret-adreso de la Rondo.

7. Allan Simon informas ke la Biblioteko de Universitato Simon Fraser akceptos grandan kolekton de Esperantaj libroj (Biblioteko Ludoviko de Stevens Norvell Jr en Halifakso kaj libroj de la Esperanto-Centro de Montrealo) kiuj, post katalogado, estos disponeblaj al esperantistoj ĉie en Kanado per inter-biblioteka pruntado. Allan sugestas ke la libroj de Memorbiblioteko Dorothy Hawley estus inda aldonaĵo al tiu kolekto, kaj ni konsentas. Se necesos fermi la Esperanto-Centron - Paul informas ke la ludonanto de la Centro jam minacas fermadon de la Centro pro nericevo de la junia lupago - Allan pretas gastigi la librojn de la Memorbiblioteko ĝis Universitato Simon Fraser estos preta ilin akcepti. Ĉar David Yaki estas formala posedanto de la Memorbiblioteko, Maria parolos kun li pri la ideo savi la Memorbiblioteko laŭ la maniero proponita de Allan.

8. Leena Athparia rakontas pri sia lasta vojaĝo al Bharato kaj pri siaj planoj por la estonteco. Ni deziras al ŝi multan sukceson en ŝiaj naturkuracaj studoj en Toronto.

9. Fermo de la kunveno.