2008/07/06

Fermiĝo de Kalgaria Esperanto-Centro

Ni bedaŭras informi la esperantistaron ke meze de junio (2008) la domposedanto de la Kalgaria Esperanto-Centro pro nepagado de la lupago (dum du monatoj) reprenis sian ejon forigante la meblaron, dokumentaron, kaj librostokojn de la Centro.

La direktoro de la Esperanto-Centro ne estis trovebla, sed membroj de la Kalgaria Esperanto-Rondo sukcesis savi la flagon de TAKE kaj duonon de Memor-biblioteko Dorothy Hawley. Ne eblas konservi la Memor-bibliotekon komplete, sed tiuj libroj ne bezonataj en Kalgario transdoniĝos al oficistoj de Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo por uzi kiel ili volas.

Kalgaria Zamenhof-festo 2007

Kalgariaj esperantistoj kunvenis sabaton, la 15-an de decembro, en la hejmo de Paŭlo kaj Maria Hopkins por festi okaze de la naskiĝ-datreveno de LLZ. Krom babilado en diversaj lingvoj, manĝetado, kaj trinketo, ni ĝuis la komunan kantadon de kantoj Zamenhof-tagaj kaj kristnasko-festaj.