2008/11/19

Zamenhofa Festo 2008 (anonco)

La Kalgaria Esperanto-Rondo ĉi-jare festos la Zamenhof-tagon dimanĉon, la 14an de decembro (2008), ĉe la hejmo de Paŭlo kaj Maria Hopkins, apartamento 55 de 9520 Bonaventure Drive SE (Calgary) inter la 2a kaj 5a horo ptm. Se vi deziras partopreni la kunvenon, bonvole sciigu nin ĉe la numero 403-698-1818... aŭ dum unu el la kutimaj lundvesperaj kunvenoj ĉe Second Cup en Kensington.

2008/11/02

Kalgarianoj partoprenis TAKE 7

La Sepan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, kiu okazis en Montrealo de la 11-a ĝis 18-a de julio, partoprenis sep kalgariaj esperantistoj : Allan, Jacqueline, Jean-François, Maria, Mila, Paŭlo kaj Yoshiki.

Aliĝis al la kongreso pli ol 120 homoj, de kiuj pli ol 100 sukcesis alveni. La plej granda parto de ili aperas en la suba foto.














Dum la kongreso okazis diversaj prelegoj kaj seriozaj kunvenoj, inter ili la jarkunveno de Kanada Esperanto-Asocio, dum kiu fotiĝis tri gekalgarianoj, inter ili prezidantino de nia Rondo (maldekstre), kaj la vicprezidanto de KEA (maldekstre).









Dum la kongreso ankaŭ okazis malpli seriozaj kunvenoj. Dum unu el ili rakontis nia prezidantino, Maria.












Ĉiuvespere okazis spektaklo. Ekzemple, dum la dimanĉa vespero okazis akcepto de Esperantic Studies Foundation : en la suba foto videblas kiel Maria vigle dr... faras notojn pri la kunveno en sia notlibro, dum Allan faras notojn (ĉu?) per sia Blackberry.









Dum la Esperanta Vespero ĉefrolis la franca muzikisto JoMo Leclerq, kiu estas granda admiranto de preskaŭ-samnomulino de nia prezidantino, Mary Hopkins. Sube oni povas vidi JoMo-n kaj entuziasmaj spektantoj, inter ili Maria kaj Milan.













Aldonis al jam riĉa programo la fakto ke TAKE okazis samtampe kaj samkvartale kun la granda Montreala festivalo de amuziĝo Juste pour Rire (Nur por ridi), apud kies maskoto fotiĝis nia prezidantino.









Fine, ne forgesebla estis la libroservo, kie oni povis trovi (kaj aĉeti) multajn Esperantajn librojn neniam antaŭe viditaj ; tie ankaŭ oni trovis novajn hejmojn por tridek libroj el Memor-Biblioteko Dorothy Hawley kaj tiel samtempe kolektis monon por Fondaĵo Ameriko de UEA. En la bildo : Paŭlo en la librovendejo kun «najbaro» de kalgariaj esperantistoj, Lorne Erickson el Mervin, Saskaĉevano.