2016/12/07

Invito aliĝi al Meetup Esperanto-Calgary

Agante laŭ propono de Esperanto-Societo de Toronto, la Kanada Esperanto-Asocio petis kaj ricevis permeson senpage dum tri monatoj prov-uzi la programon Meetup Pro, kiu faciligas la konstruadon kaj komunikadon de komunumoj. Tiel KEA kreis reton de (ĝis nun) dek Esperantaj Meetup-grupoj: https://www.meetup.com/pro/Esperanto-Canada/
Kalgaria Esperanto-Societo akceptis la inviton kunlabori en ĉi agado, kiu celas helpi la kanadajn Esperanto-grupojn kaj en sia interna komunikado kaj en siaj kontaktoj kun la ne-esperantista publiko (kio espereble kondukos al kreskado de la Esperanto-grupoj – uzante Meetup, ERT kreskis de privata societo kun 20-30 membroj al Meetup-grupo kun 138 membroj ene de jaro). Sekve oni kreis por ni la retonodon Esperanto-Calgary: https://www.meetup.com/Esperanto-Calgary/
Ĉiu kiu aliĝas al Esperanto-Calgary (membreco estas senpaga kaj ne estas loke limigita) regule ricevas invitojn al niaj kunvenoj kaj raportojn pri la kunvenoj, kaj tiu povas uzi la retejon de la grupo por komuniki kun aliaj grupanoj; la retejo ankaŭ havas ligojn al Esperanto-kursoj kaj retan spacon por diskutoj kaj dividado de fotoj. Membroj de Esperanto-Calgary krome havas aliron al la retejoj de alilokaj grupoj de Esperanto-Canada – kaj do povas pli facile interagi kun alilokaj kanadaj esperantistoj – kaj ili povas facile informiĝi pri la centoj de grupoj en Kalgario kiuj uzas Meetup por diskuti per diversaj lingvoj (hispana, franca, germana ktp) kaj pri multaj diversaj temoj (arto, libroj, religio, vojaĝado, ktp). Se vi havas konton ĉe Facebook aŭ Google, vi povas aliĝi al Esperanto-Calgary per unu mus-klako; aliaj povas aliĝi al Meetup per plenigo de simpla formularo. Ni invitas vin aliĝi al ni!


Paul Hopkins